Rapide kreskas seksatenco kontraŭ soldatinoj en Usono
Mirinda Publikigita: 2022-09-06 17:00:15

Laŭ la retejo de la ĵurnalo USA Today, la usonaj soldatinoj nun frontas al la plej multaj seksatencoj, post kiam la Usona Nacidefenda Ministerio komencis fari nombran registradon pri seksa agreso.

Nova enketo de la Pentagono montras, ke ekde tiam, antaŭ 16 jaroj, kiam la defenda ministerio komencis registri koncernajn donitaĵojn pri seksa agreso, la virinoj en la usona armeo nun frontas al la plej multaj seksaj ĝenoj. De 2018 ĝis 2021 la nombro de la sekse atencitaj soldatinoj kreskis je 35%, kaj 8,4% el la aktivaj soldatinoj iam estis sekse ĝenitaj.

Alia donitaĵo montras, ke la konfido pri armea protekto al virinaj viktimoj, certigo de la virina sekureco kaj inspekto al la seksaj suferantinoj nun estas falanta.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree