Xi Jinping faris gravajn instrukciojn pri tertremo en Luding de Sichuan
Mirinda Publikigita: 2022-09-06 11:19:58

Lunde je la 12a horo kaj 52 minutoj en la gubernio Luding de Ganzi-a Tibeta Aŭtonoma Subprovinco de Sichuan-provinco, sudokcidenta Ĉinio, okazis 6,8-magnituda tertremo, kiu jam mortigis 21 homojn kaj vundis aliajn pli ol 30 homojn. Iuj infrastrukturaj instalaĵoj de akvo, elektro, trafiko kaj telekomunikado estis damaĝitaj.

Post la tertremo, ĉina prezidanto Xi Jinping, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono donis altan atenton kaj faris gravajn instrukciojn. Li postulis meti savadon en la unuan lokon kaj plenforte savi plagitajn popolanojn kaj maksimume redukti morton kaj vundiĝon de la homoj. Li postulis fortigi superrigardon de la tertrema situacio, preventi okazon de sekundaraj katastrofoj kaj taŭge fari aranĝon de plagitaj popolanoj kontraŭ katastrofo kaj danĝeroj. La Popola Liberiga Armeo kaj armitaj trupoj devas aktive kunlabori kun loka registaro por maksimume garantii sekurecon de vivo kaj propraĵoj de la popolo.

  

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree