Ĉinio postulis ke Usono tuj ĉesigu retan atakon al ĉinaj celoj
Xiong Publikigita: 2022-09-06 11:08:35

Konforme al tio ke usona koncerna institucio faris malbonintencajn atakojn al ĉinaj retaj celoj, en la gazetara konferenco de la 5a de septembro Mao Ning, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke la ago de Usono serioze damaĝis la informatikan sekurecon de Ĉinio pri la ŝtato kaj personoj. Ĉinio forte kondamnas Usonon kaj postulas ke ĝi faru klarigon pri la afero kaj tuj ĉesigu kontraŭleĝajn agojn.

Antaŭ nelonge la Ĉina Nacia Krizotrakta Centro de Komputilaj Virusoj kaj la ĉina kompanio 360 respektive publikigis enketan raporton pri tio ke la ĉina Nordokcidenta Politeknika Universitato estis rete atakita de la Reto de Nacia Sekureca Agentejo de Usono. La raportoj montras, ke la Oficejo de la Reto de Nacia Sekureca Agentejo por Speciala Penetrado faris pli ol dekmil fojojn da malbonintencaj retaj atakoj al ĉinaj retaj celoj.

Mao akcentis, ke la retspaca sekureco estas komuna problemo alfrontata de ĉiuj landoj. Kiel lando kiu havas la plej potencan retan teknologion, Usono devas tuj ĉesigi sekretan monitoradon kaj atakon al aliaj landoj kaj, kun la sinteno de respondeco, partopreni en la tutmonda retspaca mastrumado kaj ludi konstrueman rolon en la reta sekureco.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree