Raportisto informiĝis de la krizotrakta sekcio de la provinco Sichuan, ke je 20:30 en la 5a de septembro la 6,8-grada tertremo en Luding de Sichuan mortigis 46 homojn.
Je 12:52 tiutage en la gubernio Luding okazis 6,8-grada tertremo, kaj la hipocentro estis 16 kilometrojn profunda. Ĝis la 20:30 de la 5a de septembro, en la tertremo 46 homoj mortis kaj 16 perdiĝis. Krome, pli ol 50 000 estis provizore translokitaj.