En la lastaj jaroj la regiono Xinjiang de Ĉinio jam estas loko serioze atakita de Usono, kiu faris kalumnion kaj atakon de falsaj informoj kontraŭ Ĉinio. Ĝiaj rimedoj estas, ke unue Usono stimulis kaj komplotis pensbankojn kaj neregistarajn organizojn kontraŭ Ĉinio por fabriki falsajn esplorajn raportojn pri Xinjiang kiel “tiel nomatajn atestojn”. Due ĝi per amaskomunikiloj publikigis raportojn pri tiel nomataj “rasa genocido” kaj “deviga laborado” kaj kunordigis okcidentajn amaskomunikilojn por plua disvastigo. Ĝi finance helpis interretajn amaskomunikilojn malfortigi kaj bloki verajn informojn pri Xinjiang. “Erudiciuloj”, amaskomunikiloj, interreto, oficialuloj servas kiel provizantoj kaj konsumantoj de mensogoj por la kompleta mensoga ĉeno.