La 7an de septembro la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping adresis gratulan mesaĝon al la brazila prezidento Jair Messias Bolsonaro por celebri la 200-jariĝon de brazila sendependiĝo.
Xi diris, ke Brazilo, kiu estas la plej granda evoluanta lando en la okcidenta hemisfero, persiste iras la vojon de memstareco kaj paca evoluigo kaj ludas gravan rolon en la regionaj kaj mondaj aferoj. Xi akcentis, ke en la lastaj jaroj, sub la komuna klopodo de ambaŭ partioj, la rilatoj inter Ĉinio kaj Brazilo disvolviĝis stabile, kaj el la praktikaj kunlaboroj rezultiĝis riĉaj fruktoj, kaj ke li koncentras atenton al la disvolvo de la ĉina-brazila rilateco, kaj volas kune kun la prezidento Bolsonaro fari ke la dulandaj rilatoj konstante progresu, kaj la du landoj kaj la du popoloj estu feliĉaj.