Elizabeth Truss ĵuris enoficiĝon kiel nova brita ĉefministro
Mirinda Publikigita: 2022-09-07 14:47:48


La 6an de septembro nova estro de brita reganta partio, la Konservativa Partio, Elizabeth Truss ĵuris enoficiĝon kiel nova brita ĉefministro. 47-jara Truss estas la tria ĉefministrino en la historio de Britio.

Laŭ kutimo, tiutage ĉefministro Boris Johnson prezentis rezignan peticion al brita reĝino Elizabeth II kaj poste Elizabeth Truss akceptis rajtigon de la reĝino por establi novan kabineton.

Turss diris en la ĉefministrejo, ke post enoficiĝo ŝi prioritate solvos ekonomian kreskon, energio-krizon kaj plibonigos la kuracadon. Ŝi planis akceli ekonomian kreskon per redukto de impostoj kaj reformo por garantii, ke la popolanoj ĝuu sansisteman servon de la lando.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree