Kial la “amika rondo” de ĈIFSK estas pli kaj pli granda?
Xiong Publikigita: 2022-09-07 12:30:54

Gustumi buŝon da vino miksita de roboto-miksisto, porti VR-okulvitrojn por esti golulo, iĝi virtualulo helpe de cifereca teknologio… la Ĉina Internacia Foiro pri Serva Komerco (ĈIFSK) finiĝis en la 5a de septembro. La teknologioj plenaj je “estonteco” donis al la vizitantoj neforgeseblan impreson kaj ankaŭ al la tutmondaj entreprenoj novajn komercajn ŝancojn.

La ĉi-jara Ĉina Internacia Foiro pri Serva Komerco daŭris ses tagojn, altiris al si ĉefajn el la 500 tutmonde potencaj entreprenoj, kiuj ĉeestis la foiron. Oni faris komencan statistikon, ke en tiu ĉi foiro 1 339 atingoj estas plenumitaj, kaj el tiuj 173 estas novaj, do unuafoje aperintaj.

Novigitaj teknologioj kaj produktoj aperis rimarkinde en la foiro, kaj tio diras ke “novigo” en serva komerco estas pli kaj pli granda. Laŭ la donitaĵoj de la Konferenco de UN pri Komerco kaj Disvolvo, en la tutmonda servokomerco, la kovro de teknologio kaj informadiko koncernaj al novigo, intelekta proprieto, kaj esploro kaj dezajno altiĝis de 11,4% en 2005 ĝis 18% en 2020.

Kiel unu el la plej viglaj novokreaj teknologioj, la cifereca ekonomio jam fariĝis nova motoro por kresko de la monda ekonomio. La ĉina cifereca ekonomio en multaj jaroj restas en la dua loko en la mondo, kaj ĝi faras grandan kontribuon por la tutglobaj ekonomio kaj entreprenoj.

 Ĉi-jare estas la 10-jariĝo de ĈIFSK. En tiuj 10 jaroj la ĉinaj kunlaborantoj kaj partneroj de serva komerco konsistas el pli ol 200 landoj kaj regionoj. Sur tia fono, ke la tutmondiĝo renkontas kontraŭfluon kaj ofte okazas regionaj konfliktoj, la “amika rondo” de ĈIFSK tamen estas pli kaj pli granda. La kialo kuŝas ne nur en ĉi tio, ke la ĉina merkato havas fortan allogon, sed ankaŭ en tio, ke Ĉinio senĉese plivastigas sian malfermon kaj antaŭenigas kunlaboron kun ĉiuj aliaj landoj kaj regionoj. Ĉinio havas firman volon progresigi la tutmondiĝon, kion do la mondo urĝe bezonas.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree