Italdevena usonano Mario Cavolo: Mi volas prezenti veran Ĉinion al la mondo
Ĝoja Publikigita: 2022-09-07 09:16:01

Italdevena usonano Mario Cavolo vivas en Ĉinio 23 jarojn. Komence li loĝis en la urbo Chengdu, poste en Ŝanhajo, kaj post geedziĝo kune kun sia edzino li loĝis sinsekve en Hainan-provinco, Ŝanhajo kaj Hangzhou-urbo, kaj nun li loĝas en Shenyang-urbo de Liaoning-provinco…Vojaĝinta tra Ĉinio Mario ĉiutage sentas disvolviĝon kaj ŝanĝiĝojn de la lando. Mario diris, "Ĉi tie mi komprenas la landon, ĉar ĉiutage mi vidas ĝiajn ŝanĝiĝojn. Fremduloj, precipe homoj de la okcidentaj landoj, ne vere konas la landon."

Mario ŝatas konduki aŭtomobilon al vilaĝoj de la ĉirkaŭurboj. Li diris, ke en vilaĝoj li povas ne nur admiri belajn pejzaĝojn de Ĉinio, sed ankaŭ vidi ŝanĝiĝojn de la ĉina kamparo. Li diris ankaŭ, ke li admiras, ke Ĉinio sukcese liberigis kelkcent milionojn da homoj el malriĉeco kaj ĉinoj konstruas belajn vilaĝojn. Li diris, "Estas bela la kamparo de la provinco Liaoning. En la lastaj dek jaroj pliboniĝis la medio en la kamparo, kaj ankaŭ pliboniĝis la vivo de tieaj loĝantoj."

Mario ne nur loĝis en kelkaj lokoj de Ĉinio, sed ankaŭ sin dediĉis al kelkaj okupoj. Li iam faris popularigon de komerco kaj negoco, laboris kiel trejnisto de komerca prelego kaj verkisto, ankaŭ aktoris en multaj ĉinaj filmoj kaj televidaĵoj. Li eksterdome prezidis la serion da dokumentaj televidaĵoj titolitaj Ruĝa Stelo Tra Ĉinio: Nova Vojaĝo. Tiam sekvante la produktan teamon li faris filmadon en malnovaj revoluciejoj en provincoj Gansu kaj Shaanxi, kaj dume li profunde komprenis la grandan signifon de la Longa Marŝado (1934 – 1935). Li diris, "Por bone prezidi la dokumentajn televidaĵojn, mi aparte konis ĉirilatan historion. Mi konis la gravecon de la Longa Marŝado por Ĉinio, kaj mi komprenis, ke pro kio la ĉina popolo fieras kaj kion ili atentas."

Ĝuste pro la kontinue profundiĝanta komprenado pri Ĉinio, Mario ne estis trankvila, kiam li vidis nejustajn parolojn publikigitajn de iuj landoj kaj amaskomunikiloj pri ĉina preventado kaj regado de la KOVIM-19 okaze de eksplodo de la epidemio en la urbo Wuhan. Sur socia mediato li verkis kaj publikigis longan arikolon, kiu prezentas la veran staton pri ĉinaj aktivaj rimedoj kontraŭ la epidemio. Li diris, "Okaze de la eksplodo de la epidemio en Wuhan, mi pensis pri Usono antaŭ multaj jaroj, kiam okazis la pandemio de la viruso HINI, tiam neniu riproĉis Usonon, neniu kritikis ĝin pro disvastigo de la viruso. Sed ĉifoje Usono intence kulpigis Ĉinion pri origino de la nova kronviruso, kaj laŭ mi tio estas hontinda. Tial mi verkis la artikolon kaj per ĝi esprimis mian logikon kaj opinion. La artikolo tuj furoris tra la mondo kaj ĝin legis ĉirkaŭ miliono da homoj en du ĝis tri tagoj post la publikigo."

El la ĉina batalo kontraŭ la epidemio, Mario sentis, ke Ĉinio jam estas unu el la plej sekuraj kaj stabilaj landoj en la mondo. Li volas rakonti admirindajn atingojn de Ĉinio al la mondo. Li diris, "En Ĉinio kiam ni parolas pri publika sano, unu el la gravaj devoj estas garantii sekurecon de ĉiu homo en socikvartalo, sed tio estas tre malfacile realigata. En Ĉinio pli da vivoj estis protektataj, kio estas la fakto. Ĉiuj klopodas kaj ĉiuj portas sur si la respondecon. La atingoj de Ĉinio estas la monde plej bonaj. Mi volas prezenti la veran Ĉinion al la mondo."

Mario sentas feliĉa pro la vivo en Ĉinio kaj pro sia atesto de kontinuaj disvolvaj mirakloj faritaj de la orienta lando. Li firme kredas, ke la estonto de Ĉinio estos pli bona. Li diris, "Ĉinio certe estos pli bona kun pli rapida disvolvo kaj pli da progresoj. Kial? Ĉar la reganta partio kaj la registaro de Ĉinio bone funkcias kaj respondecas, kaj ili bone regas la landon."







Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree