Xi prezidis la 27an sesion de la Centra Komisiono por Plenampleksa Disvolvo de Reformo
Xiong Publikigita: 2022-09-07 13:52:37

 Posttagmeze de la 6a de septembro, Xi Jinping, kiel ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Ĉina Komunista Partio, ŝtatprezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, tiel ankaŭ direktoro de la Centra Komisiono por Plenampleksa Disvolvo de Reformo, prezidis la 27an sesion de la Centra Komisiono por Plenampleksa Disvolvo de Reformo, kaj en la sesio adoptiĝis kelkaj gravaj dokumentoj.

Xi atentigis, ke necesas disvolvi rimarkindajn avantaĝojn, kun kiuj oni povas koncentri fortojn por en nialanda socialisma sistemo fari grandajn aferojn, intensigi la gvidadon de la Partio kaj la ŝtato pri gravaj teknologiaj novigoj, plene ludi la rolon de merkata sistemo, maksimume perfektigi la distribuon de novigaj rimedoj, potencigi strategiajn teknologiojn de la ŝtato, altigi la kapablon pri teknologia esplorado, kaj fine, en kelkaj gravaj kampoj, formi superecon de konkurenco.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree