Laŭ raporto de usona ĵurnalo The Hill, sekvaĵoj de la KOVIM-19 influas la laboran merkaton de Usono. Ĉirkaŭ milionoj da usonanoj estis devigitaj forlasi la enlaborigan merkaton pro sekvaĵoj de longa KOVIM-19.
Tiuj infektitoj de longa KOVIM-19 ofte montris simptomojn post infektado de la kronviruso kelkajn monatojn. Tiuj simptomoj malfaciligis ilin en plejparto da laborpostenoj kaj eĉ tute pelis ilin el laboro de iuj kampoj.
Laŭ enketo de usona institucio pri censado en junio, preskaŭ 16 milionoj da usonanoj en laboraj aĝoj longtempe estis influataj de la longa KOVIM-19. Usonaj erudiciuloj esprimis post analizo de la donitaĵoj, ke preskaŭ du aŭ kvar milionoj da usonanoj devigite perdis laboron pro sekvaĵoj de la epidemio. La raporto diras, ke nun estas la tempo, ke la usona registaro faru ion por la popolo.