La voĉo de Zono kaj Vojo venas el tiuj lokoj: Kazaĥio
Mirinda Publikigita: 2022-09-07 15:35:16

La silka vojo komenciĝis en antikva Ĉinio kaj estas negoca tera vojo ligante Azion, Afrikon kaj Eŭropon en antikveco. La iniciato Zono kaj Vojo estis unuafoje prezentita en tiu lando: Kazaĥio.(Septembre de 2013 en sia prelego en Universitato Nazarbayev de Kazaĥio, ĉina prezidanto Xi Jinping proponis kune konstrui ekonomian zonon de Silka Vojo, simple nomita “Zono”.)

Kazaĥio situas en meza Azio kaj estas la plej granda kontinenta lando en la mondo. Ĝi najbaras norde kun Rusio, sude kun Uzbekio, Turkmenistano kaj Kirgizio kaj oriente kun Ĉinio. En 1456 fondiĝis la lando kaj en la 16a de decembro 1991 sendependiĝis la respubliko.

Kazaĥio havas 140 etnojn, 68% de ili estas kazaĥanoj kaj 20% estas rusoj. Ĉinio ankaŭ havas kazaĥan etnon, kiu ĉefe loĝas en Xinjiang. La ĉefurbo estas Nur-sultano kaj la mono estas tenge. Plejparto da kazaĥanoj kredas je islamo (sunaismo), la ekonomio dependas de petrolo, mineralo, karbono kaj agrikulturo. La ŝtata floro estas tulipo kaj ĝia simbolo estas neĝleopardo “reĝo de neĝmonto”.

 

Kazaĥio havas nekonatan flankon: la monde plej alta kamentubo situas en Ekibastuz de Kazaĥio, ĝi estas pli alta ol la Ejfelturo je 100 metroj. La unua piramido en la mondo ne estas tio de Egiptio, sed situas en Kazaĥio. Ĝi estas pli antikva ol tiu en Egiptio je preskaŭ 1000 jaroj. La dua plej malvarma urbo en la mondo estas Nur-sultano, la minimuma temperaturo estas malpli ol 40 gradoj centezimalaj sub nulo.

Kazaĥio establis diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio en 1992. Ĝi estas plej granda komerca partnero de Ĉinio en meza Azio kaj la plej granda investanto inter landoj sur la Zono kaj Vojo. En la unua duonjaro ĉijare la duflanka komera kvanto estas 12 miliardoj da USD. La unua ĉina translanda petroldukto estis konstruita de la du landoj.

Kiujn urbojn aŭ landojn sur la Zono kaj Vojo vi konas? Komentu al Mirinda en la Mirinda Mondo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree