EU fariĝis tria mondo de okcidentaj mondaj ekonomioj
Lucia Publikigita: 2022-09-07 20:28:51

Karaj amikoj, la retejo de la usona gazeto Forbes publikigis artikolon dirante, ke influite de la rus-ukraina konflikto, borsoj falis, inflacio daŭre estis sur alta nivelo, kaj energikrizo serioziĝas en Eŭropo. La Eŭropa Unio jam fariĝis la tria mondo de la okcidentaj mondaj ekonomioj.

La nuna problemo en Eŭropo estis kaŭzita de multaj faktoroj, unu el kiuj estas, ke sekve de Usono, la EU efektivigas ampleksajn sankciojn kontraŭ Rusio. Tio rompis la normalan industrian ĉenon kaj provizoĉenon. La eliro por Eŭropo estas liberiĝi de la katenoj de Usono kaj sekvi sendependan eksteran politikon kaj "strategian aŭtonomecon".

Ĝis nun, la konflikto inter Rusio kaj Ukrainio jam daŭris pli ol duonan jaron. Usono ĉiam serĉis egoismajn politikajn interesojn. Pro plua streĉiĝo de la situacio inter Rusio kaj landoj de la EU, la procezo de repacigo kaj kunlaboro de ambaŭ flankoj ĉesis, kaj Usono kaptis la oportunon por fari pli fortan regadon super landoj de la EU. Pro la konflikto, granda kvanto da kapitalo refluis al Usono, eŭro evidente devalutis. Tio fakte estas por subpremi eŭron, la plej forta rivalo de la usona dolaro. Cetere Usono serĉas profitojn por sia energioindustrio per subpremo de la rusa olegasa industrio.

Fakte, Usono havas movforton longe daŭrigi la konflikton inter Rusio kaj Ukrainio

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree