La sumo de importado kaj eksportado de ekstera komerco en antaŭaj 8 monatoj stabile kreskis
Mirinda Publikigita: 2022-09-07 14:48:53

Laŭ donitaĵoj de la Ĝenerala Administracio de Doganoj merkrede, en la antaŭaj 8 monatoj ĉi-jare la sumo de importado kaj eksportado de ekstera komerco kalkuliĝis al 27,3 duilionoj da juanoj, pliiĝante je 10,1% kompare kun tiu samperiode pasintjare.

Laŭ statistiko de la administracio, en la antaŭaj 8 monatoj, la importado kaj eksportado de Ĉinio al la Asocio de Sud-Orient-Aziaj Landoj, la Eŭropa Unio, Usono kaj Sud-Koreio kreskis respektive je 14%, 9,5%, 10,1% kaj 7,8%. La Asocio de Sud-Orient-Aziaj Landoj plue estas la unua komerca partnero de Ĉinio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree