Xi sendis gratulmesaĝon al la Tutlanda Konferenco 2022 de specialaj entreprenoj etaj kaj mezaj
Xiong Publikigita: 2022-09-08 18:00:30

La Tutlanda Konferenco 2022 de etaj kaj mezaj entreprenoj, kiujn karakterizas specialo, rafino, aparto aŭ novo, malfermiĝis antaŭtagmeze de la 8a de septembro en Nankino, la provinco Jiangsu. Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ŝtatprezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, sendis mesaĝon por esprimi varman gratulon al la malfermiĝo de la konferenco.

En la mesaĝo Xi diris, ke etaj kaj mezaj entreprenoj ligas milionojn da familioj, kaj ili estas gravaj fortoj por kongresigi novigon, akceli dungadon kaj plibonigi la vivkondiĉojn de la popolamasoj. Xi esperis, ke tiuj entreprenoj, kiujn karakterizas specialo, rafino, aparto aŭ novo, estu en siaj ecoj kaj eĉ ĉiam pli perfektaj, kaj ludu pli gravan rolon en la stabiligo de produktoĉeno kaj provizoĉeno kaj en la kreskigo de ekonomia kaj socia disvolvado. 

Liu He, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj vicĉefministro de la Ŝtata Konsilandaro, videe ĉeestis la inaŭguron kaj voĉlegis la gratulan mesaĝon de Xi Jinping.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree