En sia respondo Xi kuraĝigis instruistojn de la “plano por distingitaj instruistoj”
Xiong Publikigita: 2022-09-08 16:11:13

La 7an de septembro Xi Jinping, kiel ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio , tiel ankaŭ ŝtatprezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, respondis al la instruistoj de la “plano por distingitaj instruistoj” en Pekina Instruista Lernejo kaj metis grandan esperon sur ilin. Okaze de la 120a datreveno de la fondo de Pekina Instruista Lernejo kaj de la 38a Instruista Festo, Xi Jinping esprimis gratulon kaj saluton al la instruistoj, studentoj, laborantoj kaj ĉiuj amikoj de la lernejo kaj deziris festan ĝojon al la instruistoj tra la lando.

En la respondo Xi diris, ke dum unu jaro vi, tra enkursa lernado kaj praktikado, kreskis en scioj, plivastigis la perspektivojn, kaj firmigis la volon komuniki sciojn kaj eduki homojn en la bazo, kaj pro tio li sentas sin kontenta.

Ekde 2021 la ŝtato komencis “planon specife trejni distingitajn instruistojn el subevoluintaj regionoj en la meza kaj okcidenta parto de Ĉinio” (simple “planon por distingitaj instruistoj”), kiun plenumas la instruistaj lernejoj sub la Ministerio de Edukado kaj la lokaj instruistaj lernejoj en la formo de fiksdirekta trejnado. Ĉiujare oni eltrejnas ĉirkaŭ dek mil instruistojn por 832 gubernioj malfacilaj kaj landlime situantaj en la meza kaj okcidenta parto de Ĉinio. Lastatempe la instruistoj de la “plano por distingitaj instruistoj” en Pekina Instruista Lernejo skribis leteron al Xi Jinping, raportante sian rikolton el la trejnado kaj sian firman volon komuniki sciojn kaj eduki homojn en la bazo post la instruista trejnado.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree