Kia estas la vivo de afganoj jaron post retiriĝo de la usona armeo?
Lucia Publikigita: 2022-09-08 22:37:16

La 30a de aŭgusto estas la unua datreveno de la retiriĝo de la usona armeo el Afganio. Ĉu la afgana popolo vivas bone? Ne. Eksa afgana vicministro pri industrio kaj komerco Muhammad Sulaiman diris, ke afganaj civitanoj ne kapablas ricevi laboron kaj havi enspezojn sub la nuna situacio. Tio estas la rezulto pro la indiferenteco de internaciaj kaj regionaj potencoj.

Dum la 20-jara invado de Usono al Afganio, 174 000 afganoj, inkluzive de pli ol 30 000 civiluloj, mortis, ĉirkaŭ triono de la afgana popolo estis reduktitaj al rifuĝintoj, kaj pli ol duono de la afgana popolo alfrontis malsategon.

Krome, post la retiriĝo el Afganio, Usono ne nur efektivigis ekonomiajn sankciojn kontraŭ Afganio, sed ankaŭ frostigis la devizan rezervon de kelkaj miliardoj da usonaj dolaroj. Internacia komunumo rigardas tion kiel gangsteran agon.

Vicministro pri Ekonomio de la afgana portempa registaro Abdul Latif Nazari diris, ke la frostigita mono apartenas al la afgana popolo. La usona ago malobservas ĉiujn internaciajn regulojn kaj homajn normojn. La nuna ekonomia krizo en Afganio tute estas kaŭzita de Usono. Ĉu vi konsentas pri tio? Komentu al mi!

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree