Albanio proklamis rompi diplomatiajn rilatojn kun Irano
Mirinda Publikigita: 2022-09-08 16:14:03

La 7an de septembro albana ĉefministro Edi Rama proklamis, ke kaŭze de interreta atako de Irano, Albanio decidis rompi diplomatiajn rilatojn kun Irano. Iranaj diplomatoj kaj aliaj laborantoj en Albanio devas forlasi la landon ene de 24 horoj.

En la deklaro, Edi Rama diris, ke Irano komencis ataki la registaran retejon de Albanio ekde la 15a de julio por ŝteli datumojn de la registara sistemo kaj enhavojn de telekomunikado kaj fabriki kaoson. Li diris, ke la interreta atako fare de Irano ne atingis ĝian celon.

Laŭ raporto de iranaj amaskomunikiloj, Albanio akceptis milojn da membroj de la irana eksterlanda kontraŭregistara organizo “Irana Popola Mujahedin”.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree