En la regula gazetara konferenco de ĉina Ministerio pri Komerco ĵaŭde, raportisto demandis, ke la registaro de Joe Biden decidis refoje prokrasti senigon de imposto-aldono al ĉinaj produktoj decidita en la regperiodo de Donald Trump kaj liveri helpon al entreprenoj per aliaj formoj. Proparolanto de la ministerio Shu Jueting diris, ke Ĉinio ĉiam opinias, ke la dogana rimedo 301 de Usono kontraŭ Ĉinio ne utilas al ambaŭ flankoj, nek utilas al la tuta mondo. Sub la alta inflacio, Usono decidis plilongigi aldonon de imposto de Ĉinio, kaj tio certe kaŭzos pli grandan perdon de usonaj entreprenoj kaj konsumantoj.