Usonaj amaskomunikiloj: multiĝis armila kontrabando de Usono al Karibio
Mirinda Publikigita: 2022-09-08 13:06:12

Pafila perforto ĉiam estas obstina malsano ĝenanta la usonan socion. Senbrida disvastiĝo de pafiloj en Usono ne nur damaĝis la landon, sed ankaŭ kaŭzis kontraŭleĝan disvastigon de pafiloj en najbaraj landoj kaj seriozigis pafilajn perfortaĵojn en tiuj lokoj.

Laŭ kelkaj usonaj amaskomunikiloj, lastatempe neordinare kreskis la nombro de grandkalibraj armiloj el Usono kaj usonaj amaskomunikiloj maltrankvile montris, ke la suda Florido jam estas koncentrejo de armila kontrabando en karibaj landoj.

Tiuj kontrabanditaj armiloj el Usono alportis seriozan sekurecan danĝeron al najbaraj landoj. Laŭ statistiko de meksika registaro, ĉiujare pli ol 200 mil fusiloj kontraŭleĝe eniris Meksikon el Usono kaj serioze ekscitis la lokan perfortan krimadon. De 2014 ĝis 2018, la meksika registaro konfiskis pafilojn el okazejoj de perfortaj eventoj kaj 70% de tiuj pafiloj venis el Usono. En 2019, 17 000 murdaj kazoj rilatas kun kontraŭleĝaj pafiloj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree