Bruna Libro de Usona Federacia Rezervo: ĝenerale estas malforta ekonomia kresko de Usono
Mirinda Publikigita: 2022-09-08 14:22:57

Marde Usona Federacia Rezervo publikigis Brunan Libron pri la usona ekonomio. La bruna libro diras, ke en la estonteco kreska perspektivo de la usona ekonomio ĝenerale estas malforta kaj la prezaro ankoraŭ estas alta kaj plejparto de intervjuitoj prognozis, ke la preza premo almenaŭ daŭras ĝis la jarfino.

La bruna libro montras, ke ekde la komenco de julio, la usona ekonomio ĝenerale ne ŝanĝiĝis. La estonta ekonomia kresko ankoraŭ estos malforta. Intervjuitoj diris, ke laŭ ankataŭkalkulo la bezono plue malfortiĝos en venontaj 6 ĝis 12 monatoj.

La ĵurnalo “The Wall Street Journal” analizis, ke kvankam nun la enlaborigaj datumoj de Usono estas akcepteblaj, tamen estos erare, se iuj opinias, ke la rimedoj prenotaj de Usona Federacia Rezervo por bremsi inflacion ne kaŭzos altiĝon de interezo, nek influos la enlaborigon. Usona eksa financa ministro Lawrence Summers lastatempe prognozis, ke la kosto de malaltiĝo de inflacio estos senlaboriga proporcio pli alta ol 6% en la lando.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree