Ĉinio ĝisdatigas fabrikan industrion por certeco de tutmonda ekonomio
Henggang Publikigita: 2022-09-09 15:22:35

En la bazo de firmao Goertek pri inteligenta produktado en la urbo Weifang de provinco Shandong de orienta Ĉinio, tunoj da komponantoj estas muntitaj en ekipaĵojn de virtuala realo (VR)  al malsamaj landoj.

Laŭ Chang Gang, vicprezidanto pri merkatigo kaj vendado de Goertek, la firmao estas unu el la malmultaj fabrikantoj de VR en la mondo kun la produktskalo de unu miliono da aroj. Ĝi estas ankaŭ unu el la plej grandaj produktantoj de meznivelaj kaj altnivelaj kapaŭdiloj de VR.

Goertek estas la  pitome de la altnivela industrio de Ĉinio. En la Monda Konferenco pri Altnivela Produktado de 2022, kiu fermiĝis la duan de septembro en Jinan, ĉefurbo de Shandong-provinco, entreprenoj kaj fakuloj kunvenis por pridiskuti la antaŭpoziciajn problemojn de tutmonda progresinta fabrikado.

La respondeculo diris, ke la konstanta kresko kaj altgradigo de la fabrika industrio de Ĉinio, la grava produktanto, alportas certecon al la monda ekonomio.

La datumoj de la Ministerio de Industrio kaj Informa Teknologio montras, ke la aldona valoro de la fabrika sektoro de Ĉinio pliiĝis de 16 980 miliardoj da juanoj (ĉirkaŭ 2 460 miliardoj da usonaj dolaroj) en 2012 al 31 400 miliardoj da juanoj en 2021.

Por antaŭenigi la transformon de la fabrika industrio, Ĉinio konstruis modernan industrian sistemon gvidatan de la progresinta fabrika industrio, antaŭenigante la fabrikan industrion marŝi en la mezan kaj altan gamon de la valorĉeno.

Prenante la enlandan dizelan motoron de Ĉinio kiel ekzemplon, la termika efikeco de dizelaj motoroj faritaj de Weichai Holding Group nun superis 51%. Kompare kun la ĉefaj produktoj en la merkato, ĉiujara fuela konsumo kaj karbondioksida emisio de ĉi tiu motora tipo estis reduktitaj je 10% respektive.

Ban Ki-moon, iama ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, diris per mallonga video en la konferenco, ke la fabrika industrio subtenas la daŭripovan disvolviĝon kaj ekonomian kreskon de Ĉinio. Li diris, ke ĝi kontribuis al atingo de Miljaraj Disvolvaj Celoj kaj celoj pri daŭripova disvolviĝo fiksitaj de UN.

Zhang Li, estro de la Ĉina Centro por Disvolvado de Informa Industrio, opinias, ke la profunda integriĝo de novgeneracia informatika teknologio kaj altnivela fabrika teknologio nun penetras ĉiujn aspektojn de altnivela fabrikado.

La avangardaj teknologiaj aretoj formitaj de kampoj kiel artefarita inteligenteco, movebla interreto kaj blokĉeno daŭre antaŭenigos la integriĝon al evoluo en multaj kampoj.

La komuna kompreno en la konferenco estis, ke ekonomia tutmondiĝo estas neinversigebla tendenco, kaj malfermiteco kaj kunlaboro estas la vojoj por disvolvi la altnivelan fabrikan industrion.

Laŭ la Ministerio de Industrio kaj Informa Teknologio, Ĉinio daŭre klopodos por altnivela malfermo de la produkta industrio kaj plibonigos la komercan medion. Samtempe Ĉinio kuraĝigos enlandajn entreprenojn plifortigi internacian kunlaboron, integriĝi en la tutmondan industrian ĉenon kaj helpi al akcelo de tutmonda ekonomia kresko.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree