Xi Jinping telefone gratulis al Kim Jong-un pro 74a datreveno de nacia tago de Koreio
Mirinda Publikigita: 2022-09-09 13:04:47

Vendrede ĉina prezidanto Xi Jinping, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, telefone gratulis   al Kim Jong-un, ĝenerala sekretario de Korea Laborista Partio kaj prezidanto de la Komisiono de Ŝtataj Aferoj pro 74a datreveno de nacia tago de Koreio.

Xi diris, ke en la pasintaj 74 jaroj, la korea popolo solidarece kaj pene klopodis, sub la gvidado de la Korea Laborista Partio, antaŭenigis socialisman konstruadon kaj akiris gravajn atingojn. En la lastaj jaroj la korea popolo senĉese akiris novajn fruktojn en ekonomia disvolviĝo kaj pliboniĝo de popola vivo kaj sukcese venkis en la batalo kontraŭ la epidemio de KOVIM-19. Kiel bona kamarado, bona najbaro kaj bona amiko, ni sincere ĝojas pri tio. Ni kredas, ke sub gvidado de ĝenerala sekretario Kim kaj la Korea Laborrista Partio, la frateca korea popolo certe realigos novan disvolvon kaj iros sur novan stepon en antaŭenigo de la korea socialisma afero.             

Xi akcentis, ke la centjare nevidita ŝanĝiĝema situacio rapidigis evoluadon, la mondo eniris en novan tumultan reformon. Ĉinio volas teni strategian kontakton kun Koreio, fortigi kunordigon kaj kunlaboron, kune protekti, solidarigi, evoluigi la rilatojn inter Ĉinio kaj Koreio por pli bone feliĉigi la du landojn kaj la du popolojn kaj fari kontribuojn por la regiona kaj monda paco kaj stabileco, disvolvo kaj prospero.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree