Ĉinio estas la tria lando kun nova mineralo trovita en la luno
Mirinda Publikigita: 2022-09-09 15:53:43

Vendrede okaze de la Aŭtunmeza Festo, la tradicia festo de Ĉinio, ĉina Nacia Spaca Administracio kaj Nacia Atomenergia Agentejo kune publikigis esploran frukton de mineralaj ekzemploj de la luno prenitaj per Chang’e 5. Estis trovita nova mineralo el la ekzemploj kun la titolo “chang’e ŝtono” kaj la mineralo estis aprobita de la internacia minerala asocio kaj la Komisiono de Kategoriigo kaj Nomumo de Novaj Mineraloj (CNMNC).

Tio estas unua fojo, ke Ĉinio trovis novan mineralon en la luno kaj ĝi estas grava frukto de la astro-minerala esplorado de Ĉinio. Per tio Ĉinio fariĝis la tria lando kun trovo de nova mineralo en la luno kaj kontribuis sian forton al paca utiligo kaj kunlabora ekspluatado de spacaj resursoj.

 

En la legendo pri Aŭtunmeza Festo, Chang’e estas diino de la luno. Ŝi flugis al la luno kaj fariĝis senmorta en la luna palaco, post trinko de la eliksiro ŝtelita el sia edzo por longa vivo.

En la realo, “chang’e ŝtono” estas karbonata mineralo en formo de kristala kubo kaj ekzistas en la grajno de bazalto de la luno.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree