Xi Jinping sendis kondolencan mesaĝon al brita nova reĝo Charles III pro forpaso de reĝino Elizabeth II
Mirinda Publikigita: 2022-09-09 13:18:40

Vendrede ĉina prezidanto Xi Jinping sendis kondolencan mesaĝon al brita nova reĝo Charles III pro forpaso de reĝino Elizabeth II. Xi, nome de la ĉinaj registaro kaj popolo kaj si mem, esprimis profundan funebron pri forpaso de brita reĝino Elizabeth II kaj sendis sinceran kondolencon al la britaj imperia familio, registaro kaj popolo.

Xi akcentis, ke li alte atentis la rilatojn inter Ĉinio kaj Britio kaj volas klopodi kune kun Charles III, surbaze de 50a datreveno de establo de ambasadornivelaj diplomatiaj rilatoj inter la du landoj, antaŭenpuŝi sanan kaj stabilan disvolviĝon de la rilatoj inter la du landoj kaj feliĉigi la du landojn kaj popolojn.

Samtage ankaŭ ĉina ĉefministro Li Keqiang sendis kondolencan mesaĝon al nova ĉefministrino Truss.

La 8an de septembro laŭ la loka tempo brita reĝino forpasis je la aĝo de 96 jaroj en Kastelo Balmoral. Laŭ la hereda ordo de Britio 74jara kronprinco Charles servos kiel brita reĝo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree