Solidiga proporcio de deviga edukado atingis 95,4% en Ĉinio
Xiong Publikigita: 2022-09-09 16:50:28

Je 10:00 en la 9an de septembro, la Centra Diskoniga Departemento tenis gazetaran konferencon kun la seriaj temoj “Ĉinio en Ĉi Tiuj Dek Jaroj”, kaj tie Huai Jinpeng, ĉefo de la Centra Diskoniga Departemento, konigis la koncernan staton pri atingoj de edukaj reformo kaj disvolvo depost la 18a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio.

Laŭ la konferenco, ĝisnune, en la tuta lando trovas sin 530 000 variaj lernejoj kaj 290 milionoj da lernantoj kaj studentoj. En Ĉinio aplikiĝas la sistemo “naŭjara deviga edukado”, kaj la solidiga proporcio de deviga edukado atingis 95,4%; la enira proporcio de la superaj mezlernejoj 91,4%, kaj la enira proporcio de la superaj lernejoj 57,8%. La populara grado de edukado en ĉiuj niveloj en Ĉinio superas tiun en meze kaj alte salajrataj landoj.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree