La ĉina ekstera komerco estas “baseno da fluanta akvo” por la monda ekonomio
Xiong Publikigita: 2022-09-09 20:41:26

“Ekde la kuranta jaro produktaĵoj de nia kompanio estas varme vendataj. La mendoj el Eŭropo kaj Usono ne povas esti halteblaj. Nun la aranĝo por mendoj jam fiksiĝas en oktobro.” Tiel diris respondeculo de entrepreno de la provinco Zhejiang, kiu produktas aŭtomobilajn skusorbilojn.

Tio estas viva noto pri la disvolviĝado de la ĉina ekstera komerco. La 7an de septembro la Ĉina Ĝenerala Administracio de Dogano publikigis donitaĵojn, kiuj montras, ke en la antaŭaj ok monatoj la totala importa-eksporta valoro de Ĉinio estis 27,3 duilionoj da juanoj, kreskante je 10,1% kompare kun la sama periodo de la antaŭa jaro. La eksporto kreskis je 14,2%, dum la importo je 5,2%. En la nunaj cirkonstancoj, en kiuj la tutmonda ekonomio iras tre malfacile, la rimarkindaj rezultoj de la ĉina ekstera komerco spegulas la viglecon de la ĉina ekonomio.

La plej okulfrapaj fortoj en la ĉina ekstera komerco estas ja privataj entreprenoj. En la antaŭaj ok monatoj la eksporta kaj importa sumo de privataj entreprenoj estis 13,68 duilionoj da juanoj, kreskante je 14,9% kaj okupante 50,1% de la tuto.

Krom tio, la viveco de la ĉina ekstera komerco kuŝas ankaŭ en la diverseco de merkato. En tiuj ok monatoj la ĉina eksporta kaj importa komerco kun Asocio de Sudorient-Aziaj Nacioj, Eŭropa Unio kaj Usono, kreskis respektive je 14%, 9,5% kaj 10,1%. Kaj la komerco kun tiuj landoj, kiuj situas laŭlonge de la linioj de “Zono kaj Vojo”, kreskis je 20,2%.

Jen ĝi estas Ĉinio, kiu ĉiam portas persistemon. Kaj sekve Ĉinio ĉiam estas “baseno da fluanta akvo” kiu povas vigligi la tutmondan ekonomion.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree