Xi Jinping kaj gvidanto de Afrika Unio reciproke sendis gratulan mesaĝon pri 20a jariĝo de fondiĝo de AU
Mirinda Publikigita: 2022-09-09 13:15:54

Vendrede ĉina prezidanto Xi Jinping kaj deĵoranta prezidanto de Afrika Unio, senegalia prezidento Macky Sall sendis gratulajn mesaĝojn unu al la alia, celebre al la 20a datreveno de fondiĝo de Afrika Unio kaj 20a jariĝo de establo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj AU.

Xi diris, ke en la pasintaj 20 jaroj, Afrika Unio gvidis afrikajn landojn fiere marŝi sur la vojo de unuiĝa memfortigo, disvolvo kaj prospero kaj integriĝa konstruado kaj enkorpigis la afrikan forton en batalo kontraŭ la epidemio, protekto de plurflankismo, defendo de komunaj interesoj de evoluantaj landoj. Ĉinio kaj Afriko ĉiam estas bonaj amikoj, partneroj kaj fratoj, dividante la feliĉon kaj malfeliĉon. La rilatoj inter Ĉinio kaj Afrika Unio spertis la internaciajn ŝanĝiĝojn kaj la profundeco kaj vasteco de kunlaboroj senĉese plivastiĝis kaj ludis gravan gvidan rolon en heredo de tradicia amikeco kaj fortigo de solidareco kaj kunlaboro en la nova epoko. Ĉinio alte atentas la rilatojn kun Afrika Unio kaj volas, kune kun prezidento Macky Sall kaj aliaj ŝtatestroj de membroj de AU, sur deirpunkto de la 20a datreveno de establo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj AU, disvastigi la amikan kunlaboran spiriton de Ĉinio kaj Afriko, komplete efektivigi fruktojn de la 8a ministronivela konferenco de la Ĉina-Afrika Kunlabora Forumo, firme subteni unu la alian en demandoj rilataj al kernaj interesoj kaj kun gravaj zorgoj de ambaŭ flankoj, senĉese fortigi reprezentantecon kaj parolrajton de evoluantaj landoj en internaciaj aferoj kaj fari novajn kontribuojn al konstruado de komunumo de komuna futuro de Ĉinio kaj Afriko en la nova epoko.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree