Komenciĝis video-aktivado “Kolora Juneco” inter junuloj el Ĉinio kaj centr-orienteŭropaj landoj
Pluveta Publikigita: 2022-09-10 15:44:07

Registru kaj dividu koloran junecon, antaŭenpuŝu interŝanĝojn de kulturoj.

La 10an de septembro, oficiale komenciĝis aktivado “Kolora Juneco”pri junuloj el Ĉinio kaj landoj de Centra kaj Orienta Eŭropo. La aktivado kolektas videaĵojn de ĉinaj kaj eksterlandaj junuloj por prezenti brilan junecon kaj akceli interkomprenon de homoj.

2022 estas la 10a datreveno de establiĝo de la kunlabora mekanismo inter Ĉinio kaj landoj de Centra kaj Orienta Eŭropo. De la lastaj 10 jaroj Ĉinio kaj la landoj de Centra kaj Orienta Eŭropo fokusiĝis al efika kunlaboro kaj establis kunlaboran strukturon en diversaj kampoj. La mekanismo jam fariĝis modelo de transregiona kunlaboro.

Elkora interŝanĝo daŭros longe. Interhomaj kaj kulturaj interŝanĝoj estas ligiloj inter Ĉinio kaj la landoj de Centra kaj Orienta Eŭropo por plifortigi reciprokan komprenon kaj konfidon, kaj ankaŭ pontoj por emocia komunikado kaj spirita interŝanĝo inter homoj.

Junularo estas la plej dinamika kaj kreiva grupo. Juneco estas kolora. Ili registras kaj dividas sian junularan vivon unu kun alia, montras la ĉarmon de lingvo kaj kulturo, kaj esprimas sian junularan deklaron.

De septembro ĝis novembro, la aktivado "Kolora Juneco" okazas interrete, kaj la elstaraj kolektitaj verkoj estos publikigitaj en la internaj kaj eksteraj plurlingvaj platformoj de Ĉina Komunikila Grupo, kaj ankaŭ en la kunlaboraj amaskomunikiloj de la landoj de Centra kaj Orienta Eŭropo. Elstaraj kreintoj havos la ŝancon partopreni en sekvaj raportoj.

La aktivadon gvidis la Sekretariejo de Kunlaboro de Ĉinio kaj Landoj de Centra kaj Orienta Eŭropo de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, kaj kungastigite de la Centro de Eŭropaj kaj Latin-Amerikaj Lingvaj Programoj de Ĉina Komunikila Grupo kaj la Asocio de Revenitaj Kleruloj el Okcidento.

De nun, partoprenantoj povas sendi videaĵojn per la oficiala retpoŝto: espradio@cri.com.cn. Kion vi atendas, rapide prenu la kameron kaj aliĝu al la vicoj de kreintoj. Juneco estas pli kolora ĉe vi!

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree