Ĉefo de UN alvokas garantii edukan rajton de ĉiuj
Xiong Linping Publikigita: 2022-09-10 18:56:49

La 9an de septembro la ĝenerala sekretario de UN, António Guterres, faris salutparolon por la Internacia Tago por Protekti Edukadon de Atako, alvokante la tutan mondon tuj ĉesigi atakon kontraŭ lernejoj kaj klasoĉambroj kaj certigi ke ĉiuj havu rajton de edukado en sekuro.

Guterres diris, ke edukado estas fundamenta homrajto kaj ankaŭ grava akcela faktoro realigi pacon kaj daŭripovan evoluigon. Sed malfeliĉe, tiu ĉi rajto estas konstante atencita, precipe en tiuj regionoj kiuj restas en konflikto.

Laŭ la raporto de la tutmonda alianco por protekti edukadon de atako, inter 2020 kaj 2021 tutmonde okazis pli ol 5 000 eventoj pri lernejoj kaj studentoj kiel militaj objektoj, kaj pli ol 9 000 lernantoj, studentoj kaj edukolaborantoj estis mortigitaj, forkaptitaj, arestitaj aŭ vunditaj. Inter tiuj estis plejparte virinoj kaj knabinoj.

Li diris: “Tiaj atakoj devas esti ĉesigitaj, kaj la klasoĉambroj devas esti ejoj de paco kaj lernado.”

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree