La 21a datreveno de la teroristaj atakoj de 11 septembro 2001
Xiong Linping Publikigita: 2022-09-11 17:09:55

La 11a de septembro ĉi-jare estas la 21a de datreveno de la teroristaj atakoj de 11 septembro 2001 en Usono, kie en multaj lokoj okazos memorigaj aktivecoj tiutage.

La 11an de septembro 2001, kvar usonaj civilaj pasaĝeraviadiloj estis kaptataj de teroristoj. El la aviadiloj du tuŝege disfaligis la du turojn de la monda komerca centro en Nov-Jorko, unu detruis angulon de la Pentagono, kaj unu kraŝis en Pensilvanio. Kaj neniu el la kvar flugmaŝinoj postvivis. La atakoj rezultigis morton de ĉirkaŭ 3 000 homoj kaj ekonomian perdon de 100 miliardoj da usonaj dolaroj.

Usono eksportas tumulton kaj igas multajn mezorientajn landojn konstante malordaj

La evento de la teroristaj atakoj de 11 septembro 2001 malfermis la tiel nomatan kurtenon de "tutmonda batalo kontraŭ terorismo". La usona registaro, kun la "kontraŭterorisma" flago, intencante uzi militajn rimedojn, elradikigis la terorismon difinitan de Usono mem kaj trude plivastigis la usoneskan demokration.

Afgana ŝtatoficisto: Usono ankoraŭ intervenas en la internajn aferojn de Afganio

Lastatempe, kiam proparolanto de la Nacidefenda Ministerio de la afgana provizora registaro estis intervjuata de raportisto de Ĉina Komunikila Grupo, li diris, ke en la pasinta jaro la afgana provizora registaro jam laŭpaŝe establis kaj perfektigis siajn sendependajn trupojn. Kvankam Usono jam plenumis la retiron de trupoj, tamen en la pasinta jaro ĝi ankoraŭ faris militan intervenon kaj enmiksiĝon en Afganion per aera skoltado, periferia penetrado kaj tiel similaj.

La proparolanto diris, ke nun la armeo de la afgana provizora registaro estas inter 100 000 kaj 150 000 homoj, kiuj inkluzivas soldatojn el la eksa registaro kaj el Talibano. Sen milito, sen korupto. Kvankam multe mankas naciaj enspezoj kaj armea budĝeto, tamen sufiĉas salajroj por la armeanoj.

El ia signifo, Usono malobservis la Daŭhan Konvencion. Iliaj droneoj eniris kaj invadis la aeran teritorion de Afganio, kaj ili mem ankaŭ konfesis tiajn agojn.



Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree