Xi Jinping mesaĝis al la brita reĝo Charles lll pro lia surtroniĝo
Xiong Linping Publikigita: 2022-09-11 18:47:45

La 10an de septembro la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping mesaĝis al la brita reĝo Charles lll por fari gratulon pro lia surtroniĝo.

Xi diris, ke ĉi-jare ĝuste estas la 50a datreveno de la establo de la ambasadoronivelaj diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Brtio, kaj li volas kune kun la reĝo Charles lll klopodi por kreskigi interkompreniĝon kaj amikecon inter la dulandaj popoloj, plivastigi amikan interŝanĝon kaj interfavorigan kunlaboron, feliĉigi la du landojn kaj la du popolojn, kaj kontribui siajn fortojn al la monda paco kaj disvolvo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree