Vespero pri Aŭtunmeza Festo 2022: Familia festeno por ĉinoj tra la mondo
Ĝoja Publikigita: 2022-09-11 18:55:24

Sabate vespere kun Vespero pri Aŭtunmeza Festo, 2022, de la Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG) ĉinoj tra la mondo pasigis varman, belan kaj romantikan rekuniĝon de la Aŭtunmeza Festo.

La Aŭtunmeza Festo, ankaŭ konata kiel la Luna Festo, rilatas ne nur al familia reunuiĝo, sed ankaŭ al ĝojo de rikolto, romanktiko kaj harmonio inter homoj kaj la naturo.

Vespero pri Aŭtunmeza Festo, 2022, de la ĈKG

Vespero, ĉiujare okazanta, prezentita de la ĈKG, konata kiel Qiuwan en la ĉina lingvo, kiu komenciĝis je la 20-a horo laŭ la pekina tempo sabate kaj daŭris du horojn, montris kreeman kaj eminentan prezenton al spektantoj tra la mondo.

La vespero estis dividitaj en tri ĉapitroj, prezentis unikan “Suzhou-stilan Aŭtunmezan Feston” kun kulturaj karakterizaĵoj de urboj plenaj de lagoj kaj riveroj sude de la Yangzi-Rivero.

Astronaŭtoj de Shenzhou-14 Chen Dong, Liu Yang kaj Cai Xuzhen spertis la unuan “Aŭtunmezan Feston en Spaco” en ĉina spacostacio. Ili filmis ekskluzivan videon por la vespero kaj sendis sian bondeziron de la Aŭtunmeza Festo kaj “fortunan stelon” al ĉinoj tra la mondo.

Kiel ĉiujare okazanta evento, kiu unuigas ĉinojn tra la mondo, la Vespero pri Aŭtunmeza Festo de la ĈKG altiris atenton de enlandaj kaj alilandaj mediatoj de post sia oficiala anonco.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree