Ĉina plej alta leĝdonanto faris oficialan amikan viziton al Rusio
Ĝoja Publikigita: 2022-09-11 19:07:36

Li Zhanshu, prezidanto de Konstanta Komitato de Ĉina Nacia Popola Kongreso, rendevuas rusan prezidenton Vladimir Putin en rusa urbo Vladivostoko en la ekstrema oriento, la 7-an de septembro, 2022./Xinhua

Li Zhanshu, prezidanto de la Konstanta Komitato de Ĉina Nacia Popola Kongreso, faris oficialan amikan viziton al Rusio de merkredo ĝis vendredo invitite de prezidanto de la Rusa Ŝtata Dumao Vyacheslav Volodin.

Dum sia vizito, li renkontiĝis kun rusa prezidento Vladimir Putin en la urbo Vladivostoko en la ekstrema oriento, interparolis respektive kun Volodin kaj prezidanto de Rusa Federacia Konsilio Valentina Matviyenko en Moskvo, ankaŭ rendevuis kun gvidantoj de la kvin frakcioj de Ŝtata Dumao.

En la renkontiĝo kun rusa prezidento, Li transdonis salutojn kaj plej bonajn bondezirojn de ĉina prezidanto Xi Jinping al Putin. Li diris, ke sub la strategia gvidado kaj personaj klopodoj de prezidanto Xi kaj prezidento Putin, la ĉina-rusa kompleta strategia partnereco de kunlaboro por nova epoko konservas potencan movforton de disvolvo.

Li diris, ke politika konfido, strategia kunlaboro kaj praktika kunlaboro inter la du landoj atingis senprecedencan nivelon kaj donas bonan ekzemplon de bonnajbara amikeco kaj ambaŭgajna kunlaboro inter potencoj kaj najbaraj landoj.

Li diris, ke ambaŭ Ĉinio kaj Rusio troviĝas en ŝlosikaj historiaj periodoj de disvolvo kaj reprospero, havas grandan potencialan forton kaj vastan perspektivon de kunlaboro.

Li diris ankaŭ, ke Ĉinio volas daŭre kunlabori kun Rusio por firme subteni unu la alian pri temoj rilataj al kernaj interesoj kaj ĉefaj zorgoj de la ĉiu flanko, plenumi Mondan Disvolvan Iniciaton kaj Mondan Sekurigan Iniciaton, elmetitajn de prezidanto Xi, kaj ŝanĝi altnivelan politikan konfidon en pli praktikajn kunlaborajn rezultojn.

Putin petis de Li transdoni liajn plej bonajn bondezirojn al prezidanto Xi. Li diris, ke la rusa-ĉina kompleta strategia partnereco de kunlaboro por nova epoko estas specifa kaj grava, kaj la rusa flanko kontentas pri la dulandaj rilatoj kaj kunlaboro kun Ĉinio sur diversaj kampoj.

Putin diris, ke pli da interŝanĝoj inter la rusa kaj ĉina leĝdonaj instancoj ludos pozitivan rolon por akceli disvolvon de la dulandaj rilatoj. Li ankaŭ bondeziris sukceson al la 20-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio.

Li Zhanshu interparolas kun Vyacheslav Volodin, prezidanto de la Rusa Ŝtata Dumao en Moskvo, Rusio, la 8-an de septembro. /Xinhua

Li Zhanshu interparolas kun proparolanto de Rusa Federacia Konsilio Valentina Matviyenko en Moskvo, Rusio, la 9-an de septembro, 2022./Xinhua

Li Zhanshu, la dua maldekstre, renkontiĝas kun gvidantoj de la kvin frakcioj de Ŝtata Dumao en Moskvo, Rusio, la 9-an de septembro, 2022. /Xinhua

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree