Domo detruita de bombo estas vidata en vilaĝo de Hrakove, lastatempe liberigita de Ukrainaj Armitaj Fortoj, regiono Kharkiv, Ukrainio, la 9-an de septembro, 2022./ Reuters
Ukraina Sekuriga Servo malkovris sabate, ke ukrainaj fortoj jam eniris en la urbeton Kupiansk en la regiono Kharkiv, la ŝlosilan provizan centron, kiun la rusaj fortoj regis kelkajn monatojn. Laŭ raporto de Reuters, Natalia Popova, konsiliano de ĉefo de la konsilio de la regiono Kharkiv, sabate dividis fotojn sur Facebook, montrante, ke trupoj hisas flagojn en ĉefa fervoja urbo. Kaj ŝi aldonis, ke ukraina polico patrolas en la urbeto kaj amasoj da municikestoj kuŝas sur lokoj postlasitaj de fuĝintaj rusaj soldatoj.
En video vendrede publikigita de ukraina prezidento Volodymyr Zelenskyy, li deklaris: “La Armitaj Fortoj de Ukrainio liberigis kaj regas pli ol 30 fiksloĝejojn en regiono Kharkiv.” Neniu respondo estas el la rusa flanko.