Biomilitaj agadoj de Usono vekis maltrankvilon en plurflanka internacia kunveno
Mirinda Publikigita: 2022-09-12 18:12:31

De la 5a ĝis la 9a de septembro, laŭ postulo de Rusio, okazis en Ĝenevo oficiala kunordiga kunveno de subskribintaj landoj de la Konvencio pri Malpermeso de Biologiaj Armiloj, rusa delegacio malkaŝis serion da dokumentoj, akuzante, ke Usono sin okupiĝas pri agadoj malobservantaj la Konvencion kaj esprimante maltrankvilon pri koncernaj biologiaj militaj agadoj de Usono. Tio vekis zorgon de aliaj reprezentantoj.

Rusa delegito montris, ke la “inventoj” de Usono estas biologiaj kaj kemiaj armiloj malpermesataj de la internacia konvencio kaj Usono devas porti sian devon por malpermesi esploradon de biologiaj armiloj de individuoj kaj entoj ene de sia retaga regiono, tamen ĝi eĉ faras tion eksterlande en aliancaj landoj pretekstante kunlaboron.

Reprezentantoj de iuj landoj diris, ke kiel subskribinto kaj efektiviganto de la Konvencio, Usono devas ĝuste trakti al internacian zorgon kaj fari pli ampleksan, profundan kaj rilatecan klarigon pri la materialoj kaj demandoj faritaj de Rusio kaj doni definitivan eksplikon al la internacia komunumo. Koncernaj partioj devas fari teknikan takson kaj fari internacian sendependan enketon pri la biomilitaj agadoj de Usono en necesa tempo.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree