Ĉinio donacis helpajn provizojn al katastrofaj homoj en sudokcidenta Pakistano
Ema Publikigita: 2022-09-12 17:27:24

Ĉina ambasadoro al Pakistano Nong Rong dimanĉe iris al la trafita areo de la inundo en sudokcidenta Pakistano por distribui la helpmaterialojn donacitajn de Ĉinio kaj la lokaj viktimoj.

La pakistana ministro pri la malpermeso de narkotaĵoj, Nawabzada Shazain Bugti, dankis Ĉinion pro ĝia malavara helpo. Li diris, ke Pakistano kaj Ĉinio havas fidelan amikecon, kaj la Komunista Partio de Ĉinio kaj la ĉina registaro ĉiam ĝustatempe donas helpon al Pakistano en ĝia malfacila tempo. La pakistana flanko atendas profundigi kunlaboron kun Ĉinio por altigi la nivelon de loka infrastruktura konstruado kiel edukado kaj kuracado.

Nong diris en salutvortoj, ke Ĉinio kaj Pakistano ĉiam havas la tradicion helpi unu la alian en krizaj tempoj. Ĉinaj popoloj ne forgesis, ke Pakistano donacis ĉiujn strategiajn rezervatajn tendojn al Ĉinio post la tertremo de Wenchuan en 2008. Ĉinio antaŭĝojas plifortigi la duflankajn kunlaborojn kaj fari komunajn klopodojn por konstrui belan hejmlandon.

Centoj da plagitaj homoj ĉeestis la ceremonion de donaco. La donacitaj materialoj estas grenoj por kontentigi la urĝajn bezonojn de almenaŭ 3 000 lokaj familioj.

Laŭ datumoj publikigitaj de la Nacia Administracio pri Katastrofoj de Pakistano sabate, ekde mezo de junio diversaj katastrofoj kaŭzitaj de forta pluvego en Pakistano kaŭzis 1 396 homojn mortigitajn kaj 12 728 homojn vunditajn.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree