La 12a de septembro estas la Sud-Suda Kunlabora Tago de UN. Ĝenerala sekretario de UN Antonio Guterres diris en salutvortoj, ke nur per fortigo de solidareco oni eble traktos la eksterordinarajn defiojn kaj tumultan situacion kaj akiros sukceson de sud-suda kunlaboro.
Li akcentis gravecon de vasta divido de la disvolva solva projekto gvidada de suda parto kaj diris, ke sud-suda kunlaboro kaj tripartia kunlaboro devas ludi pli grandan rolon en solvo de komunaj defioj. Li stimulis, ke ĉiuj landoj kaj regionoj fortigos kunlaboron kaj establos pontojn por realigi justan kaj daŭripovan estontecon de ĉiuj.
Decembre de 2013 la Ĝenerala Asembleo de UN aprobis rezolucion, anoncante, ke ekde 2004 la 19 de decembro ĉiujare estos la Sud-Suda Kunlabora Tago de UN. En la 22a de decembro, 2011 la Ĝenerala Asembleo de UN decidis ŝanĝi tiun tagon al la 12a de septembro.