Siria fraŭlo Zein Ali: “Veni al Ĉinio estas mia plej bona decido.”
Ĝoja Publikigita: 2022-09-12 09:53:12

"Saluton! Mi estas Zein Ali, mi venas de Sirio kaj vivas en Ĉinio jam 12 jarojn. Nun mi lernas en Nankina Universitato de la Artoj por doktoriĝo." Zein estas eleganta kun stereovizaĝo kaj profundaj okuloj, samtempe li estas diligenta lernanto. Lia patro estas siria fama artisto kaj patrino lia estis ĵurnalistino de siria nacia televida stacio. La gepatroj havas multajn ĉinajn amikojn kaj scias okazaĵojn de Ĉinio per diversaj kanaloj. Tial de sia infaneco Zein interesiĝas pri Ĉinio kaj rilatas kun Ĉinio. Li diris: "Sirio kaj Ĉinio estas malnovaj amikoj kaj helpis unu la alian historie. Mia patrino estis ĵurnalistino de siria nacia televida stacio kaj ŝia unua raporto temis ĝuste pri Ĉinio. Miaj gepatroj ofte ricevis ĵurnalojn el Ĉinio kaj tre zorgas pri ĉinaj aktualaĵoj. Ĉinio disvolviĝas tre rapide kaj mirige. Mi tre interesiĝas pri Ĉinio, tial estas ĝi, kiun mi unue pripensis, konsiderante alian landon por lernado."

Kun aspiro al Ĉinio, en la jaro 2010 Zein venis al Ĉinio malgraŭ la granda distanco inter Ĉinio kaj Sirio. Kvankam ekzistas grandaj malsamaj diferencoj en manĝado, kulturo kaj vivkutimoj, tamen pro amo Zein klopode alkutimiĝis al la vivo en Ĉinio. Nun kiel "duonĉino", li povas ne nur paroli glate en la ĉina lingvo, sed ankaŭ kuiri ĉinajn pladojn. Zein diris:"Mi ne memoras, ke post kiom da tempo mi adaptiĝis al la vivo en Ĉinio. Nun multaj ĉinoj konas min kaj diras al mi, 'Ol ĉinoj vi estas pli ĉineca'. "

Zein lernas industrian dezajnon en Ĉinio. Laŭ li, la fako disvolviĝis en aliaj landoj pli ol cent jarojn, sed en Ĉinio ankoraŭ estas juna industrio, kiel leviĝanta suno. Nun rapide disvolviĝas ĉina inteligenta fabrikado. Zein opiniis, ke la inteligenta fabrikado estos grava oportuno por disvolviĝo de ĉina industria dezajno. Li diris: "Elektante la fakon, mi faris enketon. El la enketo mi komprenis, ke rapide disvolviĝis industria dezajno, ĉiuj aĵoj ĉe ni rilatas al industria dezajno, ekzemple poŝtelefono, veturilo, klimatizilo, sofo…Kaj ĉina industria dezajno estas tre bona, aperas pli kaj pli da novaj ideoj." Nun Zein sin dediĉas al la disertacio kiu komparas ĉinajn kaj siriajn meblodezajnojn. Li esperas el la faka angulo retrospekti civilizaciajn interŝanĝojn inter Sirio kaj Ĉinio.

Fakte, Sirio, kiel grava punkto sur la Silka Vojo, ligis sin kun Ĉinio en la Okcidenta Han-dinastio antaŭ pli ol 2 000 jaroj per la Silka Vojo. Tra Sirio, silko, porcelano, teo, kaj aliaj komercaĵoj el Ĉinio estis vendataj al Eŭropo kaj Egiptio, ankaŭ klasikaĵoj kaj antikvaj libroj kaj tekstoj venis al Ĉinio. Nun la iniciato de Zono kaj Vojo donis novan koloron al interŝangoj kaj reciproka lernado de civilizacioj inter la du landoj. La 12-an de januaro en la jaro 2022, la dulandaj registaroj subskribis Memorandon de Interkompreno pri Komuna Akcelado de Konstruado de Ekonomia Zono de Silka Vojo kaj Konstruado de 21a-Jarcenta Surmara Silka Vojo, Sirio oficiale aliĝis al la familio de Zono kaj Vojo. Zein diris, ke la informo tre varmigis lin. "Ĉar Sirio, kiel Ĉinio, iam situis sur la Silka Vojo. Ĉinio elmetis la iniciaton de Zono kaj Vojo, kio estas tre bona ideo laŭ mi. Antikve troviĝis la Silka Vojo kaj nun ekzistas Zono kaj Vojo. Mi esperas, ke pli da ĉinoj komprenos Sirion kaj pli da sirianoj komprenos Ĉinion."

Zein filmas mallongan videaĵon.

Dum pli ol dek jaroj en Ĉinio, Zein per sia propra maniero kontribuis al la dulanda popol-komunikado. Li okazigis en multaj ĉinaj urboj pentraĵ-ekspoziciojn temantajn pri Zono kaj Vojo. Nun li provas produkti mallongajn videaĵojn por prezenti okazaĵojn viditajn kaj aŭditajn de li mem sur sociaj mediatoj. Li per mallongaj videaĵoj ankaŭ rakontis pri la ĉina batalado kontraŭ KOVIM-19 al alilandaj retanoj.

Nun la tuta familio de Zein loĝas en Ĉinio. En la socikvartalo, kie ili loĝas, pli aĝaj frato kaj fratino de Zein servis kiel volontuloj en laboro kontraŭ la epidemio. Kaj per pentraĵoj, Zein kaj lia patro esprimis bondezirojn al Ĉinio en batalado kontraŭ la epidemio…Ĝuste pro la sperto de la ĉina batalado, Zein profunde komprenas kaj firme subtenas la ĉinajn politikojn kontraŭ la epidemio. Li diris: "Oni devas fari tiel, se ne, kiel oni bone regas la epidemion? Tial mi esperas, ke la tuta mondo, inkluzive de Sirio, lernos de Ĉinio."

La familio estas fotita en pentraĵ-ekspozicio de la patro de Zein.

Nun la familio de Zein feliĉe kaj trankvile vivas en Ĉinio. Zein diris, ke lia plej bona decido estas veni al Ĉinio. Li ankaŭ atendas kontribui al sia patrolando je sia propra forto post doktoriĝo.

Kiel volontulo Zein transportas materialojn kontraŭ la epidemio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree