Vivo de loĝantoj en Luding estas garantiata post tertrema savado
Mirinda Publikigita: 2022-09-12 16:44:32


Lastatempe post taga kaj nokta savado de diversaj partioj, la trafiko kaj telekomunikado de la regionoj plagitaj de la tertremo en Luding de Sichuan-provinco, sudokcidenta Ĉinio paŝo-post-paŝe rekomenciĝis kaj la vivo de lokanoj estas fundamente garantiata.

 Ĝis la 10a de septembro, financaj departementoj de la centra registaro kaj la provinco asignis 95 milionojn da juanoj por subteni la regionojn plagitajn de tertremo en krizokaza savado de ŝoseoj. Por taŭge savi kaj aranĝi plagitajn lokanojn la centra registaro kaj la provinco asignis 300 milionojn da juanoj de savado kaj disdonis 110 mil savajn materialojn kaj establis 125 fiksejojn por pli ol 17 000 homoj.

En la savado pli ol 10 000 homoj de diversaj flankoj partoprenis kaj sume savis 650 trafitajn popolanojn kaj translokigis pli ol 60 mil loĝantojn.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree