La 76a Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj (UN) finiĝis lunde.
Csaba Kőrösi, prezidanto de la venonta 77a sesio de la Ĝenerala Asembleo de UN, faris enoficiĝan ĵuron en la ferma kunsido.
Abdulla Shahid, prezidanto de la 76a Ĝenerala Asembleo de UN, emfazis en parolado la gravecon konservi esperon. Li diris, ke pro la pandemio KOVIM-19 kaj armita konflikto, milionoj da homoj estas trafitaj de malsato kaj malriĉeco. La klimata krizo estas grava. La multflanka sistemo estas atakita. Ĉiuj krizoj ŝajnas pliprofundiĝi. Sed la vera krizo venas kiam oni perdas esperon.