Ĉinaj raportoj malkovras detalojn de retatakoj de usona sekureca agentejo
Yu Publikigita: 2022-09-13 16:48:29

Ĉinio marde publikigis enketajn raportojn por malkaŝi detalojn de retatakoj kontraŭ ĉina universitato lanĉitaj de la usona Nacia Sekureca Agentejo (NSA).

Laŭ la ĉina Nacia Centro por Krizokaza Respondo al Komputila Viruso, 41 specoj de retarmiloj estis uzataj de la Oficejo de Laŭmendaj Aliraj Agadoj sub la Nacia Sekureca Agentejo en la lastatempe malkvritaj retatakoj kontraŭ la Nordokcidenta Politeknika Universitato de Ĉinio.

La Nacia Centro por Krizokaza Respondo al Komputila Viruso diris, ke inter ili, la retarmilo "Suctionchar" por snufado kaj ŝtelado estas unu el la plej rektaj kulpuloj, kiuj kaŭzis la ŝtelon de granda kvanto da sentivaj datumoj.

"Suctionchar" tre kaŝema kaj adaptebla al medio povas ŝteli kontojn kaj pasvortojn de diversaj servoj de teleadministrado kaj dosiertransigo sur celataj serviloj, laŭ la raporto publikigita de la Nacia Centro por Krizokaza Respondo al Komputila Viruso kunlabore kun la retsekureca kompanio Beijing Qi'an Pangu Laboratory Technology.

La Nacia Centro por Krizokaza Respondo al Komputila Viruso diris, ke laŭ fakuloj pri retsekureco, ke teknika analizo montras, ke "Suctionchar" povas efike labori kun aliaj retarmiloj aranĝitaj de la Nacia Sekureca Agentejo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree