Wang Yi prezentis opiniojn kun kvin punktoj por disvolvado de rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio
Henggang Publikigita: 2022-09-13 15:18:54

Ĉina ŝtata konsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi lunde faris videan paroladon en la malferma ceremonio de seminario memore al la 50a datreveno de la normaliĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio.

Wang diris, ke la bonaj najbareco kaj amikeco, kaj disvolviĝo kaj revigliĝo de Azio estas la destinoj, aspiroj kaj respondecoj de ambaŭ Ĉinio kaj Japanio. Li prezentis opiniojn kun kvin punktoj pri konstruado de ĉina-japanaj rilatoj konformantaj al la postuloj de la nova epoko:

-- Teni promesojn kaj konservi la politikan fundamenton de la rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio. Por certigi la stabilan kaj longdaŭran disvolvon de la dulandaj rilatoj, la kvar politikaj dokumentoj atingitaj inter la du landoj devas esti observataj kaj la devontigoj, kiuj estis faritaj ĝis nun, estu honoritaj. Pri ĉefaj principaj temoj kiel historio kaj Tajvano, kiuj estas fundamentaj koncerne la rilatojn inter Ĉinio kaj Japanio, ne devus ekzisti ambigueco aŭ regreso.

-- Konsideri la ĝeneralan situacion kaj kapti la ĝustan direkton de evoluo. La politika konsento, ke la du flankoj estas kunlaboraj partneroj kaj ne minacas unu la alian, devus esti adaptita al la politikoj kaj efektivigita per agado. La du flankoj devas forigi distraĵojn kaj konvene trakti diferencojn por certigi, ke la ŝipo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Japanio ne alfundiĝu, nek devojiĝu.

-- Profundigi kunlaboron kaj atingi kungajnajn rezultojn sur pli alta nivelo. La du flankoj devas kreskigi fortan senton de partnereco, subteni al tutmonda perspektivo kaj kune rezisti la malĝustan praktikon de malkunigo, por konservi stabilajn kaj glatajn industriajn kaj provizajn ĉenojn, kaj ankaŭ justan kaj malferman komercan kaj investan medion.

-- Plifortigi gvidadon kaj kreskigi pozitivan kaj amikecan reciprokan komprenon. Interhomaj interŝanĝoj inter Ĉinio kaj Japanio havas longan historion kaj devas esti antaŭenigitaj kun la tempoj.

-- Konformiĝi al la ĝenerala tendenco, kaj praktiki aŭtentan multflankecon. Necesas subteni la internacian sistemon kun Unuiĝintaj Nacioj ĉe la kerno, kune kontraŭbatali nul-sumajn ludojn kaj tendaran konfrontiĝon, kaj antaŭenigi regionan stabilecon kaj integran disvolviĝon.

Japana ministro pri eksterlandaj aferoj Yoshimasa Hayashi diris en sia parolado, ke ambaŭ flankoj devas koncentriĝi pri la venontaj 50 jaroj kaj kunlabori por konstrui konstruivajn kaj stabilajn rilatojn inter Japanio kaj Ĉinio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree