Eniri en malnovan urbeton Shaxi kaj viziti antikvan te-ĉevalan vojon
Ĝoja Publikigita: 2022-09-13 09:59:21

La antikva te-ĉevala vojo originis de antikva te-ĉevala komerco ĉe la sudokcidenta landlimo de Ĉinio kaj trapasis la ĉinajn dinastiojn Han, Jin, Sui, Tang, Song, Ming kaj Qing. Ĝi estas unu el la plej famaj antikvaj kanaloj de okcidenta internacia komerco en la ĉina historio. La antikva te-ĉevala vojo kondukis al sudorienta Azio tra ĉinaj provincoj Sichuan, Yunnan kaj la regiono Tibeto, kaj sur ĝi karavanoj per ĉevaloj transportis ĉefe teon kaj salon. La vojo estas la koridoro por ekonomiaj kaj kulturaj interŝanĝoj inter etnaj grupoj en la sudokcidenta Ĉinio.

La malnova urbeto Shaxi situas en la sudorienta parto de gubernio Jianchuan sub Dali-a Baj-etna Aŭtonoma Subprovinco en Yunnan-provinco, sudokcidenta Ĉinio. Ĝi estas la grava stacio sur la antikva te-ĉevala vojo, kombinante la kulturojn konfuceisman kaj budhisman kaj komercan kulturon de karavanoj per ĉevaloj.



Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree