Ĉinio montras grandajn atingojn en administrado pri akvo
Henggang Publikigita: 2022-09-13 15:15:25

La rimarkindaj atingoj de Ĉinio en administrado pri akvo marde estis prezentitaj en gazetara konferenco de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, titolita "Ĉinio en la pasintaj dek jaroj".

Li Guoying, ĉina ministro pri akvaj resursoj, diris, ke ekde la 18a Nacia Kongreso de la KPĈ, la defendkapablo de Ĉinio kontraŭ sekeco kaj inundo multe plifortiĝas. En la pasintaj dek jaroj, la proporcio de perdoj en malneta enlanda produkto pro tiaj katastrofoj falis de 0,57% al 0,31%. La problemoj pri trinkakvo en kamparoj estis solvitaj en la historio. En la pasintaj dek jaroj, ĉi tiu problemo estis solvita por 280 milionoj da kamparaj loĝantoj. La populariga proporcio de krana akvo en kamparoj estas 84%.

Li diris, ke en la lastaj dek jaroj, la konsuma kvanto de akvo de Ĉinio restis esence stabila. Ĉirkaŭ 20% de la monda loĝantaro estis provizita per 6% de la mondaj akvaj resursoj, dum pli ol 18% de la monda ekonomia sumo estis kreitaj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree