La retejo de la usona revuo The Atlantic diris en sia artikolo en la 7a de septembro, ke Usono estas riĉa "mortkaptilo".
La pandemio KOVIM-19 kaŭzis tro multajn mortojn de usonanoj. Krome, la plej rektaj kialoj de la alta morteco inkludis pafilperforton, narkotaĵojn, kaj trafikajn akcidentojn.
La artikolo diris, ke la proporcio de obezaj usonanoj estas 40%, duoble pli alta ol la meza nivelo en la plej multaj eŭropaj landoj. Fakuloj opinias, ke obezeco kaŭzas ĉirkaŭ kvinonon de la mortoj inter usonaj plenkreskuloj inter 40 kaj 85 jaroj.
La manko de kuracistoj en Usono ankaŭ signifis, ke efektive kuraceblaj malsanoj ne estas regataj kaj kaŭzas pli altajn kostojn por medicina prizorgo. Krome, mankas ankaŭ pageblaj primaraj medicinaj servoj en Usono. La procento de eviteblaj mortoj en Usono estas la plej alta inter riĉaj landoj en la tuta mondo, laŭ The Atlantic.