Altranga ĉina oficialulo renkontiĝis kun eksiĝonta rusa ambasadoro
Yu Publikigita: 2022-09-13 20:41:17

Yang Jiechi, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), lunde renkontiĝis kun Andrey Denisov, eksiĝonta rusa ambasadoro en Ĉinio.

Yang, ankaŭ direktoro de la Oficejo de Komisiono pri Eksterlandaj Aferoj de la Centra Komitato de la KPĈ, alte taksis pozitivajn kontribuojn de Denisov por akcelo de sona kaj stabila disvolviĝo de ĉina-rusaj rilatoj.

Yang diris, ke sub la strategia gvidado de la estroj de la du landoj, la rilatoj inter la du landoj ĉiam progresis laŭ la ĝusta vojo. Li aldonis, ke la du flankoj firme subtenas unu la alian pri demandoj koncernaj al iliaj respektivaj kernaj interesoj kaj strikte kunlaboras en internaciaj kaj multflankaj okazoj.

Yang diris ankaŭ, ke Ĉinio volas labori kun Rusio por pli konkretigi la altnivelan strategian kunordigon inter la du landoj, protekti la komunajn interesojn de la du flankoj kaj fari la internacian ordon pli senpartia kaj justa.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree