Ĉina vicprezidanto funebris pri forpaso de reĝino Elizabeto la 2a en brita ambasadorejo
Yu Publikigita: 2022-09-13 16:35:33

Ĉina vicprezidanto Wang Qishan lunde vizitis la britan ambasadorejon en Pekino por funebri pri la forpaso de reĝino Elizabeto la 2a de Britio.

Wang staris en silenta omaĝo antaŭ la portreto de reĝino Elizabeto la 2a kaj subskribis la kondolencan libron. Nome de prezidanto Xi Jinping kaj la ĉinaj registaro kaj popolo, Wang esprimis profundan kondolencon pro la forpaso de la reĝino kaj sinceran simpation al la reĝa familio, registaro kaj popolo de Britio.

Wang diris, ke reĝino Elizabeto la 2a estis iniciatinto kaj kontribuanto de la disvolviĝo de ĉina-britaj rilatoj. Ŝi estis la unua brita monarko, kiu vizitis Ĉinion, kaj akceptis multajn ĉinajn gvidantojn dum iliaj vizitoj en Britio. Li diris, ke la reĝino faris pozitivajn kontribuojn al la disvolviĝo de ĉina-britaj rilatoj.

Wang esprimis esperon, ke la brita flanko havos strategian kaj longtempan perspektivon kaj kunlaboros kun Ĉinio por plifortigi dialogon kaj interŝanĝojn, antaŭenigi reciprokprofitan kunlaboron kaj labori kune por trakti defiojn, por ke la dulandaj rilatoj antaŭeniru laŭ vojo de sana kaj stabila disvolviĝo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree