Mireya Solís: nun oni ankoraŭ ne povas vidi avantaĝon de la aliĝo al la framo HPEF
Lucia Publikigita: 2022-09-13 17:28:47

Karaj amikoj, de hodiaŭ ni per du videaĵoj parolos kun vi pri usona “Hind-Pacifika Ekonomia Framo”. Dum vizito en Tokio en la fino de majo, usona prezidento Joe Biden deklaris komencon de la tiel nomata“Hind-Pacifika Ekonomia Framo”, kiu invitas kelkajn aziajn landojn kiel fondinto-membrojn.

Rilataj raportoj donis al homoj falsan impreson, ke la ekonomia framo jam estas sufiĉe matura, kaj respondecoj kaj devoj de la membroj estas klaraj. Fakte estas male.

La komenco de la “Hind-Pacifika Ekonomia Framo” nur signifas, ke tiuj landoj konsentas partopreni en diskuto pri detaloj de la ekonomia framo.

En sia retejo japana ĵurnalo Asahi Shinbun publikigis artikolon en la 23a de majo, dirante, ke Mireya Solís, altnivela esploristo de usona Instituto Brookings lerta en komerco inter Usono kaj Japanio, opinias, ke pro tio, ke “Hind-Pacifika Ekonomia Framo” ne inkludas mekanismon akcelantan liberan komercon inter membroj, inkluzive de malpliigo de tarifoj, nun oni ankoraŭ ne povas vidi avantaĝon de la aliĝo al la framo.

Unuvorte, ili probable selektive aliĝos al la framo kaj akceptos klaŭzojn. Ĉar tiuj landoj volas pliigi eksportadon al Usono, sed la “Hind-Pacifika Ekonomia Framo” ne povas doni al ili tian oportunon.

Do, efektvigo de “Hind-Pacifika Ekonomia Framo” en la estonteco ankoraŭ estas nebula.


Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree