Baldaŭa centr-azia vojaĝo de Xi plifortigos kunlaboron de ŜKO
Yu Publikigita: 2022-09-13 15:36:22

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestos la 22an kunvenon de la Konsilio de Ŝtatestroj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO) en la uzbeka urbo Samarkando, kaj faros ŝtatajn vizitojn al Kazaĥio kaj Uzbekio de merkredo ĝis vendredo. La vojaĝo de Xi akcelos la disvolviĝon de la ŜKO kaj plifortigi ĉina-uzbekajn kaj ĉina-kazaĥajn rilatojn.

Ĉi tiu jaro markas la 20an datrevenon de la subskribo de la Ĉarto de la ŜKO kaj la 15an datrevenon de la subskribo de la Traktato pri Longtempa Bonnajbareco, Amikeco kaj Kunlaboro de la Membroŝtatoj de la ŜKO, tial la tuta mondo donas atenton al la baldaŭa Samarkanda Pintkunveno de la ŜKO, kie Xi kaj aliaj gvidantoj diskutos kiel kune trakti tutmondajn defiojn kaj akceli sekurecon kaj disvolviĝon.

Fakte, kiel fondmembro de la ŜKO, Ĉinio ĉiam klopodis por akceli sanan disvolviĝon de la organizo. Ekde 2013, prezidanto Xi prezentis serion da iniciatoj dum partopreno en la pintkunvenoj de la ŜKO, kiuj riĉigis la Ŝanhajan Spiriton.

En la Qingdao-a Pintkunveno de la ŜKO en 2018, Xi diris, ke la ĉina registaro subtenas konstruadon de demonstra regiono en Qingdao por loka ekonomia kaj komerca kunlaboro inter Ĉinio kaj la ŜKO.

Poste, la Demonstra Regiono de Loka Ekonomia kaj Komerca Kunlaboro de Ĉinio kaj la ŜKO en Qingdao fariĝis grava loĝistika centro kun prosperaj kargotrajnaj servoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree